(versione in italiano, in questa conferenza, nel testo precedente)(TEKSTO SKRIBITA PER FORMATO "CXW")
=========================================
Estimataj,
cxiu via aligxo, cxiu via membrigxo, cxiu via "jes" por la jaro 1996 permesis al E.R.A. duobligi la bugxeton de la antawa jaro, atingi la ciferon de pli ol 30 milionoj da it. liroj por la projekto "Kostoj de la (ne)komunikado en Ewropo" aprobita de E.U., farigi nian asocion cxefrolanto -- eble ecx antagonisto -- inter tiuj organizoj kiuj en Ewropo, kaj en la mondo, sinokupas pri la lingva problemo. Mallonge dirite, tio kio dekomence sxajnis esti projekto iomete freneza kaj pretendvola estas nun aperanta kiel tutebla celo.
La vojo faronta estas ankoraw suprenira: Ewropa Unio, pri la projekto, konsentis doni sesmonatan prokraston -- la tempolimo estos, do, fino de julio -- kaj gxis tiu dato ni devus esti kolektintaj aliajn 55 milionojn.
Estas internaciaj eventoj, kiel la Ewropa Esperanto-Kongreso de Stutgarto, al kiu estus grave ke nia asocio partoprenu, estos la subskriboj (pli ol 5000, el 30 landoj de la mondo) kolektitaj el E.R.A.-aktivuloj pri la "Alvoko al la ewropaj kaj mondaj instancoj" kiuj devos esti prezentataj al la specifaj instancoj, estos necese organizi (tio estas punkto de la Mocio de nia 5.a Kongreso), la unuan ewropan kaj internacian organizan seminarion pri la Kampanjo por adopti Esperanton kiel federacian kaj internacian lingvon antaw la jaro 2020.
Cxio dirita okazas, sen konsideri la normalajn agadojn de asocio, kies aktivuloj estas tamen donantaj pruvon de granda sindonemo, cxio okazas dum estas en plena disvolvigxo la "Kurso de aktualigo por instruistoj", konsentita de la itala ministerio pri publika instruado al kiu partoprenas pli-malpli 90 instruistoj de tuta Italio. La kosto, kiun nun oni povas antawvidi por la iniciatoj, ekster la Projekto, estas de proksimume 20 milionoj, kiu farigas 75-milionan la monsumon necesa en 1997.
Unua tempolimo de tiu malfacila irvojo sxajnas esti antawvidebla en fino de monato marto: gxis tiu dato ni devos esti kapablaj konsistigi nian membraron en almenaw 300 inter membroj kaj aligxintoj law la itala kotizo.
Do la unua peto estas hasti al membrigxo aw al renovigo de membrecon gxis tiu dato, se estus eble law kotizo pli alta ol tiu de 100.000 it. liroj de ni indikita aw -- almenaw! -- antawmendi kopion de la eseo pri la "Kostoj de la (ne)komunikado" por kies pretigo -- cetere -- jam alvenis la enkonduko de la Nobel-premiito por ekonomio SELTEN. (Antawpagante gxin la prezo por E.R.A.-membroj estas ankoraw 25.000 liroj inkluzive de sendokostoj). Ni ankaw vin petas -- se por vi mem tio ne eblas -- sercxi membrojn law "subtenanta kategorio" law kotizo de 1.240.000 liroj (ankaw poparte pagebla) kaj -- fine -- komencigi informkampanjon al la gazetaro, sendante leterojn pri nia Projekto kaj pri niaj iniciatoj.
Ni atendas, kun fido, vian respondon (CIAN respondon!).
Intertempe, bonan 1997-jaron, kaj bonan laboron.
La Sekretario: Giorgio PAGANO -- La Trezoristino: Daniela GIGLIOLI -- La Prezidanto: Leo SOLARI