CATINA DAZZINIDum la tagoj 18a kaj 19a de februaro grupoj de samideanoj kunvenintaj en Massa kaj en Pisa, sin rigardantaj per neauxdeblaj vocxoj, per intensa penso kaj spirita kunestado, salutis la finon de la terena vivo de Katina Dazzini, 80-jaragxa; ili alportis intime salutojn de samideanoj el diversaj regionoj, laux la subitaj informoj ricevitaj, de la nordo kaj de la sudo de Italio.
Ankorauxfoje regis impreso de la sentoj pri "esti aux ne esti", sed la agado de Katina restas en la memoro kiel subtenilo de decidoj kaj kondutoj en la esperantista kampo, precipe en la instruado.
Katina Dazzini komencis interesigxi pri Esperanto tre juna, kiam sxi sekvis asertojn kaj ekzemplojn de sia frato Mario. Sxi farigxis lia aktiva kunlaborantino, precipe en organizado de esperanto-instruistoj, cxu naciaj cxu internaciaj, ankaux se tro ofte sxi fidis pri kunagado de bonvolemuloj. Plurfoje sxi estis elektita kiel cxef-delegitino de Universala Esperanto-Asocio en Italio, kaj prezidantino de ILEI. Konata kiel instruistino pri beletroj en mezgradaj kaj superaj lernejoj, ankaux en konversacioj sxi instruis la lingvon internacian kaj ne forlasis okazojn por klarigoj kaj, lauxnecese, korektoj.
Ofte sxia cxeesto per kantoj kreskigis dum ekskursoj la gxojon de kunestado. Malsano en la kruroj dum lastaj jaroj bremsis sxiajn agadojn, tamen per helpo de porinvalidaj cxaretoj sxi dauxre cxeestis preskaux cxiujn manifestaciojn en Italio kaj eksterlande, alportante gratulojn kaj sugestojn.
Dum la lastaj vintraj monatoj sxi sxajne fartis pli bone kaj kontente movigxis preskaux libere, sed atako de vejna embolo subite interrompis funkciadon de la koro kaj de la pulmoj.
Sxi cxiam sugestis agadojn kaj iniciatojn por atingi atenton de la lernejaj auxtoritatuloj kaj per la persona sindonemo sxi atingis rezultojn. Espereblas, ke sxia ekzemplo estu dauxra stimulado por plifortigi iniciatojn kaj metodojn. Pri sxia agado menciindaj estas la rilatoj kun la organizajxoj de la Sanmarina Respubliko por la Akademio de Sciencoj, sxia konstanta, preciza kaj tre grava laboro pri la Biblioteko de Esperanto en Kastelo Malaspina, al kiui sekvis starigo de esperanto-sekcio cxe la sxtata arkivo en Massa, la granda laboro por traduki la verkon de germana filozofo.
Krome sxi cxiam partoprenis komisionon por studi kaj subteni enkondukon de Esperanto en la lernejojn, ekde kiam en la jaro 1964 la koncerna logx-propono estis ekkonsiderata de pluraj italaj parlamentanoj.
Ni cxiuj sxuldas al Katina Dazzini, kiel al sxia frato Mario kaj al aktivaj kunlaborantoj, la pasxojn per kiuj Esperanto progresis. Nia devo estas dauxrigi tiun progreson, ankaux inter malfacilajxoj devenantaj de novaj administraj reguloj kaj de novaj personoj kun sxangxantaj pensomanieroj, cxar la celo de Esperanto estas cxiam aktuala kiel kultura helpo al kunigado de la homoj.
Umberto Stoppoloni
ALFREDO BASSETTI
Nur malmultaj tagoj pasis post la morto de Katina, kiam plia, drasta bato trafis la italan esperanto-movadon: la 25an de februaro mortis alia elstara esperantisto, Alfredo Bassetti, de Trento.
Li estis 84-jaragxa kaj de 50 jaroj li estis animo de la trenta esperantista movado kaj, en la nacia movado, plurfoje estrarano de Itala Esperantista Federacio. Li estis heredanto de la granda trenta skolo, bazita sur Peterlongo (urbestro de Trento en 1921 kaj tradukinto de la Dia Komedio en esperanto) kaj Rigotti. Li eniris la esperantistan asocion en la kvindekaj jaroj kaj ekde 1966 gxis antaux tri jaroj Bassetti estis gxia prezidanto. Sennombraj estis la iniciatoj, kiujn li akcelis dum la jaroj por konigi Esperanton. Tre grava evento en la historio de la Trenta E-Asocio estas la Nacia E-Kongreso okazinta en Trento en 1973, dum mejla sxtono estis la enkonduko de esperantologio en la liston de instru-okbjektoj de la Statuto de la loka Universitato. Cxiuj memoras krome la gravajn manifestaciojn, kun partopreno de lokaj kaj naciaj auxtoritatuloj, realigatajn cxiujare okaze de la semajno de internacia amikeco. Por ne paroli pri cxiuj aliaj iniciatoj (ekskursoj, prelegoj, simpozioj, kursoj) dum kiuj li ne perdi
s okazon por reliefigi la potencivon de esperanto, je kiu li tre firme kredis.
Kvankam li forlasis prezidantecon, Bassetti restis tre aktiva en la asocio. Li konservis la taskon de respondeca direktoro de la kvarmonata bulteno de la trentaj esperantistoj kaj, estante sekretario, li povis per des pli granda elano dedicxi sin al organiza agado, farigxinte neanstatauxigebla helpanto de la lauxvicaj Prezidantoj. ¼Se oni parolas pri li kiel pri animo de la trenta esperantista movado, oni ne eraras - deklaris Mario Giordano, nuna prezidanto, al jxurnalo "L'Adige"- Lia forpaso postlasas grandan malplenon. Li estis la cxionfaranto de la asocio .
La funebra rito okazis la 28an de februaro kun la cxeesto de esperantistoj el multaj italaj urboj.
(informoj senditaj de Maria Mazzoni)