La esperantistoj el la landoj de Ewropa Unio, kunvenintaj en Stutgarto en la 3a Ewrop-Unia Esperanto Kongreso de la 16a gxis la 19a de majo 1997,
KONSCIANTE
ke la ewropaj popoloj, post multaj sangaj konfliktoj kaj milionoj da viktimoj, aliris post la dua mondmilito la vojon al paca kunvivado interne de komunaj demokratiaj institucioj;
- ke Ewropa Unio konsistigas la konkretan provon kune konstrui tiajn instituciojn;
- ke la estonteco de la paco kaj de la prospero de la Ewropaj popoloj estas nepre ligita al la sukceso de tiu provo;
KAJ KONSCIANTE KROME
- ke la Ewropa kontinento estas la mondparto kie la lingva problemo havas plej grandan gravecon kaj plej fortan urgxecon;
- ke la manko de demokrata solvo al la problemo de rekta interhoma komunikado inter la ewropaj civitanoj konsistigas grandegan malhelpon al la progreso de la Ewropa konstruado;
DEKLARAS
- ke diversecoj de kulturoj, ideoj kaj lingvoj estas ja granda ricxajxo, sed nur kondicxe ke gxi estu akompanata de bazaj komunaj principoj de respekto al la fundamentaj homaj rajtoj kaj de fakta ebleco de egalrajta interkomunikado;
- ke lernado de la internacia planlingvo Esperanto, sekvata de lawebla lernado de unu aw pluraj etnaj lingvoj, estas la plej tawga vojo por atingi egalrajtan komunikadon kune kun pli profunda reciproka kono;
ATENTIGAS
la instancojn de Ewropa Unio, la naciajn registarojn kaj la publikan opinion pri la ebleco, kiun la Esperanto-movado proponas law la Manifesto de la Esperanto-Movado prezentita en Prago en julio 1996;
KONFIDAS al Ewropa Esperanto-Unio la taskon reprezenti la Esperanto-movadon antaw la instancoj de Ewropa Unio, prezenti al ili la eblecojn de kaj cxiel kunlabori kun ili cele al atingo de pli bona interkomunikado inter la Ewropanoj.Stuttgart, la 18an de majo 1997