---------------------------------------------------------------Pri la alvoko "Tuj 5000 dolarojn" de Esperanto Radikala Asocio (ERA)
1. Agado por Esperanto povas doni daurajn rezultojn nur, se ghi konstruas
sur la spertoj, kiujn la Esperanto-movado akiris dum multaj jardekoj.
2. Sekve UEA ne apogas agreseman manieron por tiri la atenton de oficialaj
instancoj al la lingva problemo kaj Esperanto. La sperto montras, ke ghi
estas ne-efika kaj povas subfosi jam atingitajn rezultojn. Tia agadmaniero
de ERA estis unu el la efektivaj kauzoj, el kiuj en 1996 rezultis la minaco,
ke Unesko chesigu oficialajn rilatojn kun la Esperanto-movado. Feliche, per
senbrua diplomatio kaj trankvila argume@tado UEA kaj ILEI sukcesis konduki
tiun problemon al pozitiva fino.
3. En aprilo 1997 la Estraro de UEA chesigis la rilatojn de UEA kun ERA.
Sekve UEA ankau ne alighas al la agado, kiun ERA planas lige kun la
Interregistara Konferenco pri Kulturaj Strategioj por Evoluigo, okazigota
de Unesko en Stokholmo. Kadre de siaj oficialaj rilatoj kun Unesko, UEA
cheestos tiun konferencon kiel observanto.
4. Efika agado por Esperanto postulas interkonsilighon pri planataj
aktivajhoj kaj kunlaboron, same kiel respekton al la strategio kaj
historia sperto de UEA kaj cetera Esperanto-movado.
5. UEA ne apogas la alvokon de ERA pri kolektado de pliaj 5.000 dolaroj por
financi la aktivajhojn de ERA chirkau la Stokholma konferenco.
1998-03-16
Michela Lipari
Ghenerala Sekretario de UEA