Ni konstruu la Euxropon de la 21a jarcento, spacon de solidareco kaj de libereco.Hago, 8-9-10a de majo 1998
(lingvoj: angla, franca kaj germana)
Partoprenis pli ol 3500 honoj.
La 8an de majo en 1a laborgrupo, pri dum la debato unu interveno, franclingva, levis la lingvan problemon. Jen la teksto.<Mi petas ke vi bonvulu pardoni mian malbonan francan lingvon, sed mi estas devigita uzi lingvon kiu ne estas la mia kaj vi komprenos mian embarason. En tiu cxi sama situacio trovigxas kaj cxiam pli trovigxos pluraj milionoj da euxropaj civitanoj. En la Euxropa Unio ili ne sentos sin plenajn civitanojn, tial ke en serio da circonstancoj ili estos devigitaj esprimi sin en lingvo ne sia kaj, sekve, en kondicxoj en malsupereco rilate al siaj kunparolantoj.La euxropaj civitanoj estas, teorie, cxiuj egalaj, sed kelkaj estas .Kelkaj auxtoritataj komentistoj antaux nelonge rimarkis ke la Mona Unio ne estos solida nek dauxrema, se gxi ne estos baldaux sekvata de politika Unio. Sed ili ankaux aldonis ke tia politika Unio - tio estas la Unigxintaj Sxtatoj de Euxropo - ne eblas inter popoloj kiuj ne komprens sin reciproke. Kiel, ekzemple, nederlanda politikisto povos komprenigi sin de siaj italaj aux finnaj kuncivitanoj? La Euxropa Unio ne estas Svislando, kiu havas nur tri oficialajn lingvojn. Jam hodiaux la Euxropa Unio havas dek unu oficialajn lingvojn, kies nombro lauxgrade kreskos laux la mezuro de la realigxo de la antauxviditaj plilargxigxoj.
Post malpli ol tri monatoj mi estos en Montpellier, en la Suda Francio, kie okazos congreso tutmonda, en kiu trimil homoj renkontigxos, uzante unu solan lingvon, kiu estas por cxiuj dua lingvo, tiel ke ili estos cxiuj en situacio de perfekta egaleco. Tiu lingvo estas la internacia planlingvo Esperanto, kaj la koncerna kongreso estas la monda kongreso de Universala Esperanto-Asocio.
Tia situacio de egaleco estus, evidente, neebla cxe iu ajn etna lingvo levita al la rolo de internacia helplingvo: kiu havus, plie, detruan efikon similan al tiu kauxzita de la latina rilate al la lingvoj etruska aux kelta. Tio estas la kazo, precipe, de la angla, pri kiu nur nekonfesataj interesoj povas forgesigi tiun cxi duoblan negativan karakterizon: kiel estas la kazo - por citi nur la plej lastan ekzemplon - de Financial Times de la kvara de aprilo.
La ekzemplon proponitan de la esperanto-movado la Euxropa Unio devus imiti, aux almenaux pristudi, por solvi sian lingvan problemon. Estus oportune ke la institucioj de la Unio sendus al Montpellier kelkajn kvalifikitajn observantojn.
Dankon.>>
En la placo apud la Urbodomo (Spuiplein) okazis Expo Europe, kun multaj standoj de diversaj asocioj. Ili estis vizitataj dum tri tagoj de tre multaj homoj, precipe junuloj, el la tuta Euxropo. Tio estintus bonega okazo por konigi Esperanton.
Sed cxe UEA, kies centra sidejo trovigxas ne malproksime de tie, oni ecx ne sciis ke tio okazos.
En la tuta kongreso sxajne cxeestis nur tri esperantistoj: Hans Erasmus, Michael Cwik kaj Umberto Broccatelli.