Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
sab 05 lug. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Lingua internazionale Fundapax
Partito Radicale Esperanto - 13 giugno 1999
130 kongresanoj por la 110a jubileo en Osijek

La kroata urbo Osijek gastigis la trian kongreson de kroataj esperantistoj la

29-an kaj 30-an de majo 1999.

La kongreso estis dedi^cita al la Tago de la kroata Esperanto-libro kaj dum

la kongreso estis prezentita nova kroata dulingva (kroata-Ea) eldono SLAVONIA

ARBARO de la kroata a^utoro Josip Kozarac. Okaze de la kongreso aperis anka^u

Esperanta eldono de la prospekto pri la urbo Osijek per la financa helpo de

Turisma Asocio de Osijek.

Nova, la oka eldono de la kroata versio de la Zagreba Esperanto-lernilo estis

plia kontribuo por klerigo de la membroj survoje al la jaro 2001 kiam

Kroatio gastigos Universalan Kongreson de Esperanto.

La kongresa rezolucio stimulis aplikon de Esperanto en E^uropa Unui^go

kaj petis E-organizojn de ^statoj-membroj de E^uropa Unui^go, novaj

^statoj-membroj kaj anka^u ankora^u ne akceptitaj ^statoj-kandidatoj sendi al siaj parlamentoj proponojn pri anta^uenigo de Esperanto en aplikado ^ce la laboro de E^uropa Parlamento kaj E^uropa Unui^go.

En majo 2000 la urbo Sinj en Dalmacio gastigos la Kvaran kongreson de kroataj esperantistoj.

S. ^Stimec

-------------

Ret-info

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail