temo: Mono kaj CivilizoLa ok pritemaj prelegoj, de fakuloj el la tuta mondo, okazos matene
dum la semajno. Lau la kutimoj de OSIEK, chiam sekvas ilin vigla debato,
kiun oni lauplache daurigas che komuna mangho-tablo.
Richa kultura programo: prelego pri Esperanta-literaturo, prelego
pri la urbo Metz, vizitoj de Metz kaj apudaj gravaj urboj (Luxembourg,
Nancy). Chi-jare aparte richa kaj bunta estos la vespera programo,
kun multaj koncertoj: klasika, cigana, jazz-muzikojč Lingva kurso
por komencantoj okazas samtempe kun la prelegoj.
Cetere, Metz estas urbo kun multaj artajhoj kaj vendejoj, rivero kaj
promenadojč
Kotizo inkluzivas partoprenon al chiuj prelegoj (au kursoj), vizitoj
kaj koncertoj.
Akcepto de partoprenantoj dum la tuta tago - Sabato 17a julio
Vespera interkona vespermangho, kun pianisto
Malfermo de la Konferenco - Dimancho 18a julio
Prelego pri Metz, vizitoj, koncerto
Prelegoj pritemaj
- La Europa Centra Banko en la vivo de Europanoj, de Mantha CHRISTOU
- La komuna mono kaj la Europa integrigho, de Edgar MULLER
- Mono kaj la aziaj civilizacioj, de YAMASAKI Seiko
- Monludoj en Tajlando, de Markus GROSS
- La Mono en transira periodo, de Barbara DESPINEY
- Industrio en Loreno dum XIXa kaj XX jc, de Fran ois-Xavier GILBERT
- Australiaj aborigenoj kaj moderna ekonomiko, de Trevor STEELE
- La chinaj moneroj tra jarcentoj, de PENG Zhengming
Aliaj prelegoj
- Prezento de la urbo Metz
- Valoroj de la Esperanta-literaturo, de Chris DECLERCK
Vizitoj, turismo
- Metz (Arkeologia Muzeo, Katedralo, Koncertejo ktp.)
- Nancy (Lorena Muzeo, Muzeo de Nancia Skolo)
- Luxembourg (Europa kvartalo)
Fermo de la Konferenco - Vendredo 23a julio
Vochdono por OSIEK-Premio
******************************************************
Bruno MASALA
mailto:bruno@poetic.com
http://osiek.org/bmasala
>Ret-info<