Subject: [landa-agado] Seula rezolucio
Mime-Version: 1.0
Content-Type: text/plain; charset="us-ascii"
Content-Transfer-Encoding: 7bit
X-Mozilla-Status2: 00000000
Karaj geamikoj,
vi jam ricevis gazetaran komunikon pri la rezolucio alprenita en Seulo de la
Internacia Konferenco de Ne-Registaraj Organizajhoj.
Mi resendas chi-tie al vi la tekston de la rezolucio, kaj mi konsilas vin
utiligi ghin en via informa laboro en via lando.
Traduku ghin al via lingvo, presu ghin bele en unu folio (en kiu vi nepre
metu la adreson, telefonon, fakso-numeron kaj ret-adreson de via asocio),
kaj utiligu ghin chefe por informi la landajn sekciojn de internaciaj asocioj.
Mi aldonas ankau la oficiale aprobitan anglalingvan tekston, char landaj
asocioj en anglalingvaj landoj, rajtas senpere utiligi ghin.
Bonan laboron kaj amikajn salutojn
Renato Corsetti
UEA, Landa Agado
****************************************************************************
**********************
LINGVOJ KAJ HOMAJ RAJTOJ
Rezolucio aprobita la 15-an de oktobro 1999 de la Tema Plenkunsido
pri Homaj Rajtoj de la Internacia Konferenco Seulo de Ne-Registaraj Organizajhoj
La Tema Grupo pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj de la Internacia Konferenco en
Seulo en 1999 de Ne-Registaraj Organizajhoj rekomendas;
1) ke la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuighintaj Nacioj (EKOSOK) metu
en la tagordon de sia proksima kunsido la temon "Lingvo kaj Homaj Rajtoj",
kun la celo diskuti problemojn de tutmonda lingva politiko kaj la neniigon
de homaj rajtoj kauze de lingva malegaleco;
2) ke tia kunsido konsideru la nomumon de komisiono por esplori la uzeblecon
kaj praktikecon de internacia helpa lingvo;
3) ke EKOSOK raportu al la Ghenerala Asembleo de Unuighintaj Nacioj pri la
rezultoj de ghiaj malkovroj, kaj
4) ke tiu chi Seula Internacia Konferenco de NRO-j submetu la suprajn erojn
kiel rekomendatajn proponojn al EKOSOK kaj al la Jarmila Forumo de NRO-j,
antauvidata por 22-26 majo 2000, por iliaj atento kaj sekva agado.
------
La angla teksto de la rezolucio:
RECOMMENDATIONS OF THE 1999 SEOUL INTERNATIONAL CONFERENCE OF NGOs
The 1999 Seoul International Conference of NGOs, Thematic Group Human
Rights, recommends:
[1] That the United Nations Economic and Social Council, [ECOSOC] should
place the subject of "Language and Human Rights " on its agenda for an
early meeting in order to discuss problems of global linguistic politics
and the destruction of human rights caused by linguistic inequalities.
[2] That such a meeting should consider the appointment of a Commission to
explore the posssibility of the use and practicality of an international
auxiliary language.
[3] That ECOSOC should report to the United Nations General Assembly the
results of its findings.
[4] That this Seoul International Conference of NGO's submit the above as
recommended proposals to the ECOSOC and to the NGO Millenium Forum
scheduled for May 22-26, 2000 for their attention and follow up action.
------------------------------------------------------------------------
A shopperÆs dream come true! Find practically anything on earth at eBay!
Come and browse the more than 2 million items up for bid at any time.
You never know what you might find at eBay!
http://clickhere.egroups.com/click/1140
eGroups.com home: http://www.egroups.com/group/landa-agado
http://www.egroups.com - Simplifying group communications