Mi starigis liston pri la agado de Esperantaj organizoj cxe Euxropaj
instancoj. Gxi intencas funkcii ankaux kiel ligilo inter esperantistoj en
Bruselo. Nomo de la listo: Europo.
Por aligxu necesas aux:
1) iri al http://www.egroups.com/group/europo/fullinfo.html
2) sendi mesagxon "subscribe" al europo-subscribe@eGroups.com
David Ferguson
---
La provizora priskribo de la listo estas la jeno:
EUXROPA AGADO
1) Dissendolisto pri la Euxropa Agado de Esperantaj organizoj celas
diskuti kaj analizi la esperantistan (ne)politikon cxe Euxropaj
instancoj.
2) Euxropa Agado celas klarigi la kauxzojn de la neefikecon de la
gisnuna politiko kaj ekzameni aliajn alirojn al Euxropa agado cxe
politikuloj kaj jxurnalistoj.
3) Konsiderante la neefikecon de Esperantista agado ankaux kiel sekvon
de la malprezenco de Esperantaj organizoj en la Euxropa cxefurbo,
Bruselo, Euxropa Agado celas informi Esperantistojn pri la graveco de
Brusela oficejo kaj de vigla Esperanta vivo en Bruselo.
4) Esperanta Agado celas ligi homojn kiuj laboras en Bruselo, kiuj
profesie rilatas kun EU-instancoj, aux kiuj simple vivas en Bruselo.
Gxi ankaux celas atingi homojn aliloke, kiuj simple sin interesas por
efika Esperanta agado cxe Euxropaj instancoj.
5) Euxropa Agado celas ekzameni la bildon de Esperanto en Bruselo kaj
en amaskomunikiloj. Gxi celas analizi la fortan prezencon de
internaciaj amaskomunikiloj en Bruselo kaj gxia potenco por Esperanta
agado.
---
David Ferguson