--------------------------------------------------------------- Estimataj geesperantistoj de la tuta mondo:
Lauh multaj aktivuloj scias, pri mia projekto E-2NLC,
"Esperanto- 'dua nacia lingvo por Chinio", la Universala Esperanto Asocio
rifuzis doni apogon, kaj ech petis
de mi halti chiun agadon pri tiu Projekto.
Do NUN mi haltas.
Sed mi volas danki chiujn apogantojn de Chinio kaj de la tuta mondo.Ili
estis pli ol 250 en nur du monatoj
(Junio kaj Julio de la jaro 2000).
En tiu malmulta tempo 32 nacioj partoprenis en la apogo.
Mi sendos la liston al chiuj interesituloj.-
Mi sincere dankas chiujn (multajn) enkuraghigajn mesaghojn kiujn mi
ricevis,chefe el la suferantaj landoj de Latinameriko kaj Azio.
Korajn salutojn al vi chiuj.
Ni dauhrigu kunlaborante por ke Esperanto estu la dua lingvo de chiu homo
surtere. Tiu estas nia plej grava tasko kiel geesperantistoj.
Kiel homoj, mi kredas ke la plej alta politiko estas la unuigo de la
homaro.-
elkore
Ruben Feldman Gonzalez.