Da: Avtandil Abuladze [mailto:karesa@mail.ru]Inviato: giovedi 2 novembre 2000 13.58
A: E.R.A.@agora.stm.it
Oggetto: ERA (1)
Estimataj samideanoj,
Mi estas prezidanto de Kartvelia E-Asocio. Mi estis konata kun via agado
pere de
s-ino Manana Cuckiridze, kiu estis unua kartvela membro de ERA. Por nia
granda
bedauro antau kelkaj monatoj sxi forpasis.
Ni deziras renovigi kontaktojn kun via Asocio. Grupo de Esperantistoj kaj
simpatiantoj
de Esperanto interesigxas pri Radikala Partio kaj ERA. Mi trovis en
interreto vian ttt-pagxon,
sed gxi estas gxenerale por itallingvanoj. L-italiano mi piace molto, ...
sed ne cxion komprenas (?!).
Cxu vi povas sendi al ni iajn novajn periodajxojn pri via agado (mi vidis
malnovajn numerojn
de ?Partio Novaü, ?Asocio Novaü en rusa kaj Esperanta lingvoj) ?
Bonvolu informi nin kiel membrigxi en via Asocio, kiel aboni periodajxojn
k.t.p.
P.S. Cxu la Radikala Partio havas membrojn en Kartvelio ? Kiom da ? Kiel
kontakti kun ili.
Amike,
Avtandil ABULADZE
Estimata S-ro Avtandil ABULADZE,
ni tre bedauxras pri la forpaso de S-no Manana Cuckiridze kiu estis nia membrino. Ni esprimas al via asocio niajn kondolencojn.
Ni gxojas ke la prezidanto de la Esperanto-Asocio de Kartvelio nin kontaktis.
Pri kio rilatas la pagxojn de ERA en Interreto (TTT), konsideru ke ili estas en tri lingvoj: itala, angla kaj esperanto. Por atingi tiujn en esperanto vi adresu al < www.internacialingvo.org >. Poste alklaku sur la kometa stelo. Poste sur "Translimen" (enalte). Tie vi trovos la lastajn du numerojn de nia jxurnalo. (La lasta estas legebla per la programo Acrobat-Adobe).
Estas tamen antauxvidata nova numero de "Translimen" surpapera. Se vi sendos vian adreson (de normala posxto) vi certe ricevos gxin.
Ni estas interesataj koni iom pri la agado de via asocio kaj la eblaj formoj de kunlaboro kun vi.
Pri la aligxo al nia asocio: ni certe estus tre kontentaj se la prezidanto (kaj ankaux aliaj membroj) de la Kartvelia Esperanto-Asocio aligxus al E.R.A. La kotizo de nia asocio estas raportita al la ekonomia situacio de la pluraj landoj. Do, por la landoj de eksa Sovetunio, estas suficxe malalta (laux la okcidenta vidpunkto) kaj ecx, kiam temas pri nepagipovaj landoj, ni konsideras la precizan volon aligxi jam kiel provizora kotizo. Ofte la kotizoj de tiuj membroj estas al ni sendotaj okaze de vojagxoj de amikoj aux simile. Estas tamen necese koni la ezaktan nomon kaj adreson de tiuj novaj aligxantoj.
Por ni de ERA ne estas facile kontroli cxu estas membroj de Radikala Partio en Kartvelio. Ni faros kontrolon pliposte.
Atendante vian respondon ni samideane salutas vin.
La ERA-Trezoristino Daniela Giglioli.